(Click here for this page in English)
Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE) estas organizaĵo de personoj en Kanado kaj Usono kiuj instruas la lingvon Esperanto aŭ interesiĝas pri instruado de Esperanto. AAIE kolektas kaj dissendas informon pri Esperanto-instruado en Usono, eldonas artikolojn pri metodoj de instruado en sia Bulteno, kaj ofertas ekzamenoj je tri niveloj por studantoj de Esperanto.
Membroj de AAIE estas aŭtomate ankaŭ membroj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj ricevas kaj la Bultenon de AAIE kaj la gazeton Internacia Pedagogia Revuo de ILEI. Ambaŭ eldoniĝas kvar fojojn en jaro.
AAIE kunlaboras kun Esperanto-USA, la usona Esperanto-organizaĵo, kaj nia jara kunsido okazas kadre de la landa kongreso.
Jen mesaĝo de Stefan MacGill, la nova prezidanto de ILEI, kaj Katalin Kovats, redaktoro de http://edukado.net pri “printempe lanĉota reta instruista trejnkurso”:
”…Ĝi ne celas anstatŭi la jam funkciantajn kelkajn ĉeestajn trejnkursojn (kia ekz. okazas en Puznan), sed volas plivastigi la trejniĝeblojn al tiuj, kiuj ne havas la rimedojn kaj eblojn por partopreni tiutipajn kursojn. Ni forte pensas pri ne-eŭropanoj, sed ne nur pri ili.
”…La kurso havos modularan strukturon kun libera lerno-ritmo. La kernon de la programo formas metodiko, antaŭvidebla je du niveloj, al kiu necesos aldoni almenaŭ du kromprogramojn el elekto de eble plurera listo, kun ekzemple: gramatiko, fonetiko, lingvistiko, movado, literaturo.
“La kursotaskoj estos pritaksitaj de kvalifikitaj gvidantoj, kiuj samtempe mentoros la studadon. Analizo de filmitaj modelaj lecionoj kaj lecioneroj ludos gravan rolon en la kurso, kiel ankaŭ multaj ekzercoj. Necesos ankaŭ pretigi studprogramojn, lecionplanojn. La kurso finiĝos per ekzameno, kutime per fizika ĉeesto en renkontiĝo kaj tiea prezento de modela leciono.
“La lanĉaj partneroj estas 'edukado.net' kaj ILEI, kiuj eldonos diplomojn al kurs-finintoj. Ili plie esploros eblojn partoprenigi oficialan edukinstitucion en la diplomado.
“La kurso ne estos senpaga, sed per diversaj ofertoj ni vastigos la alireblon kiel eble plej vaste.
“Ŝlosilaj agantoj estas Katalin Kovats de 'edukado.net' kaj Duncan Charters por ILEI.
“Se vi interesiĝas pri eventuala partopreno en la trejnado kaj deziras esti informita pri la programo, bv. anonci vin–sen ajna sindevigo–ĉe redaktanto@edukado.net por ke ni trovu vin rekte, kiam ni havas konkretajn informojn.”